1. ... en printempo la arb' cidonia sorbas el akvo de kura rivero, en ĝardeno de ĉastidilia virgulinaro ridete la ter' kreskas en ombro de vito folia. Por mia amo — nenia ripoza sezono! Kun kia forto la fulme ataka norduragano, la traka, flagre balaas tra l' regiono, tiel eterne min akre ŝiregas Kypris nepripeteble, kaj bruligante, manie, tenebre, en mia koro ŝi regas... 2. Tra l' cilio sombra denove Eros fande al mi ridetas, min ensorĉe, koro-remove, per magia logo li retas, min al Kypris prede li ĵetas. Veni mi sentas lin per tremo de korpo, kiel de l' ĉeval' venklaca, kutima je jugo, estas jam jungebla la nuko al la vetveturilo nur uze de forto. |